Accueil

Page principale du dictionnaire

Accueil lexique

Argumentaire

Grammaire de l'espéranto

 

Josef Kavka

La fonemo Ĥ kaj ties transformoj
en la internacia scienca leksikologio

1. Enkonduko

       Ĉiu sciencisto aŭ teĥnikisto, aplikanta la internacian lingvon, kreitan de Zamenhof, facile divenos, kial mi elektis por pritrakto ĝuste la fonemon ĥ. La tre ĝenaj embarasoj, kiujn ĝi generas en la esperantlingva vorttrezoro, estas bone konataj. Miaj jenaj konsideroj apenaŭ pretendas liveri iaspecan solvon; ili provas demonstri almenaŭ, ke tiuj ĝenoj fontas ne el la naturo de Eo, sed el la vaste internacia konsisto de ĝiaj uzantoj.

2. Ĥameleono kaj ĥemio

       Mi komencu per du ekzemploj, kiuj ilustros la situacion kaj ebligos plupaŝi al sekva teoria ekspliko.

       Ĥameleono, kapabla momente adapti sin (eĉ en la senco metonimia) al ĉirkaŭa medio, havas - el la vidpunkto fonetika - du "kolorojn": la vorto nome komenciĝas per la fonemo aŭ ĥ aŭ k. Gr elpensis por ĉi rampuleto la nomon χαμαιλέωύ, t.s. "malalta leono". Mi ne trotedu vin per etimologio, sed konvenas scii, ke "malalta" deriviĝas en Gr kiel "ter-proksima". La hindeuropa ģhem, la greka χυωυ, la latina humus, la ĉeĥa zem estas sam-etimaj, signifante: tero. La greka litero χ (ĥi), signanta la fonemon ĥ, transiris en la cirilan alfabeton, eĉ nuntempe uzatan ekz. de Ru kaj Bg. La latina alfabeto redonas la fonemon helpe de la literduopo ch: chamaeleo kaj influas kreon de fonetike kaj gramatike analogaj formoj ekz. en la lingvoj De: Chamäleon, Cs kaj Sk: chameleón k.t.p. Sed jam En prezentas diferencon el la vidpunkto fonetika, ĉar la literduopo ch estas ĉi-okaze prononcata kiel k: chameleon (kδmi:ljδn). La k-prononco ekzistas en vico da lingvoj. Skribata per c, ĝi aperas ekz. en Fr: caméléon, Sp: camaléon, It: camaleonte. Skribata per k, ĝi aperas ekz. en No, Pl, Sh, Sn: kameleon, Hu: kaméleon. Superflue estus referenci al pluaj dekoj da lingvoj, ĉar alispecan transformon oni ne trovus.

       Kaj Eo? Ĝi fidele respegulas la menciitan "dukolorecon", kvankam Za elektis la ĥ-formon, apogitan sur la greka originalo. Multaj vortaroj (ekz. Ch, Fi, Wa) ĉi-okaze identiĝas kun la fundamenteca fonetiko, sed aliaj aŭ hezitas, registrante ambaŭ fonetikajn formojn (ekz. Pe, Se, Av, Bo), aŭ prezentis sole la k-formon (ekz. Gj, Er, Ti).

       Mi prokrastu komenton kaj paŝu al la dua ekzemplo: ĥemio. Evidentiĝas iomete ŝanĝita sĥemo de la transformo. La greka formo (de enigma origino) χημεία transiris al la latina: chimia. Ekspliki la vokalŝanĝan meĥanismon, estus ekster kadro de jenaj konsideroj. Tamen oni memoru, ke la vokalo i grave influas kaj la fonetikon, kaj la grafismon de la vortkomenco. La k-fonemo aperas ree en la lingvoj En: chemistry [kemistri], Sh: kemija, Hu: kémia, Sp: química, It: chímica, sed ties ortografia signado estas videble varia. Kiel k-fonemo povas esti kalkulata ankaŭ tiu de Ro: chemia [kjemia]. Aliflanke restas la ĥ-formoj de De: Chemie, Ru: химия, Cs: chemie, Sk: chйmia, eĉ de Pl: chemia. Aparte interesaj estas la fonetika transformo de Fr: chimie [ŝimi'] kaj tiu de No: kjemi (al ties prononco mi revenos baldaŭ).

       Kaj en Eo? Ankaŭ ĉi-okaze, Za apogis sin sur la greka formo, sed granda plimulto de la vortaroj registras ambaŭ fonetikajn variantojn. Wa eĉ asertas, ke "kemio" estas pli moderna formo ol la zamenhofa "ĥemio". Av registras la ĥ-formon kiel oficialan, la k-formon kiel neoficialan. Ĉe Ti oni trovas sole la ĥ-formon. Tio estas vera escepto (el la vidpunkto statistika), tiom pli, ke la sama vortaristo "voĉdonis" unusence por "kameleono".

3. Fonetika skizo

       La ĥ-fonemo estas konsonanto, kreata - same kiel la k-fonemo - ĉe la fona parto de la palato; tiun parton oni nomas "la mola palato" (diference de "la osta palato") aŭ "velo". Tial ambaŭ konsonantoj estas velaroj, pli precize velaroj senvoĉaj, kontraŭ ekz. la h-fonemo, kiu estas glotalo sonora. La diferenco inter ambaŭ senvoĉaj velaroj konsistas en la maniero artikulacia: por prononci la k-fonemon, oni abrupte haltigas kaj poste liberigas la aerfluon. Tiaspecaj konsonantoj nomiĝas plozivoj (p, b, t, d, k, g). Alispecan artikulacion postulas la ĥ-fonemo: la aerfluo devas trapasi stretan aperturon, sen antaŭa interrompo. Tiaj konsonantoj nomiĝas frikativoj (f, v, s, z, ŝ, ĵ, ĥ, h). Pri ceteraj fonetikaj nuancoj, ekz. pri la t.n. alofoneco de la fonemoj, oni povas bone informiĝi en We, Wh kaj aliloke.

       Resume: en la internacia leksikologio, la senvoĉa frikativa velaro facile transformiĝas al la senvoĉa ploziva velaro, kiun kelkaj lingvoj trovas pli facile prononcebla. Koncerne la transformon al la ŝ-fonemo, okazantan en Fr antaŭ la vokaloj i, e: la senvoĉa frikativa velaro estas ŝanĝita al la senvoĉa frikativa gingivalo, prononcata en la antaŭa parto buŝkava. Transira okazo estas la norvega kj. Temas pri la t.n. antaŭa ĥ-fonemo, do ne velaro. Oni preparas la buŝon por prononci ŝ, sed prononcas ĥ. Kp. kun la saksa dialekta prononco: Eiche [ejŝe] = kverko. Aliflanke pure velaraj estas la ch en De: machen, Cs: chudý.

4. Ekzistorajto de la ĥ-fonemo en la komunuza Esperanto

       Neniu dubas pri fundamenteco de la ĥ-fonemo. Tamen, sub influo de Fr, baldaŭ komencis disvastiĝi la transformado al k. Trafe esprimas la situacion Wa: "Tiu litero, kiu respondas al la greka khi kaj al la rusa ха, ne havas respondon en la naciaj romanliteraj alfabetoj, krom en la hispana j: tio kaj la nekutimeco de ĝia prononco por multaj popoloj, klarigas, kial la L.K. aprobis (Aŭg. 1921) la laŭvolan anstataŭigon de ĥ per k "en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r". La nuna tendenco estas al la ĝeneraligo de tiu permeso, krom en du okazoj: la transliterado de propraj aŭ fremdaj nomoj kaj la scienca terminologio, kie la uzo de ĥ povas eviti konfuzojn ĉe grekdevenaj formoj."

       Nu, de post la finredakto de PIV la "k-modo" tiom progresis, ke oni foje renkontas eĉ aserton, ke la ĥ-vortoj en Eo estas jam eksmodaj! Precipe en malgrandaj komunuzaj Eo-vortaroj oni povas konstati okulfrapan rarecon de ĥ-formoj. La sekvanta tabelo demonstru, kiom oble malpli oftaj estas la ĥ-vortoj ol la h-vortoj. Por kompari kun alia relative rara formo, la tabelo indikas ankaŭ la proporcion ĵ/h.

Tab. 1: Ofteco de la ĥ-formo en komunuzaj Eo-vortaroj

fonto

ĥ/h

ĵ/h

Za

0,0926

0,1111

Ti

0,0577

0,1346

Mi

0,0571

0,1035

Hr

0,0545

0,1727

We

0,0520

0,1240

Pe

0,0366

0,1135

Ø

0,0519

0,1297

       La tabelo estas kompilita laŭ tre simpla maniero: en ĉiu el la ses vortaroj mi komparis nombron de la radikoj, komenciĝantaj per ĥ (resp. ĵ), kun analoga nombro de la h-radikoj. Tiu ĉi metodo taŭgas por indiki sufiĉe bonan imagon. Pli detala statistiko transirus kadron de mia traktaĵo.

       Tamen oni vidas, ke eĉ en la malgrandaj komunuzaj vortaroj, la ĥ-fonemon ne eblas neglekti: ĝia ofteco estas 5% de la h-fonemo. Ne hazarde la plej eta ofteco estas registrita ĉe Pe, la hungara vortaristo. Hu ne ŝatas la ĥ-fonemon: en la Hu-Eo-parto de la vortaro troviĝas unusola vorto sub ch (= ĥ): chimera. Cetere, en Fr kaj It tute mankas ambaŭ komparitaj fonemoj: la senvoĉa velaro (ĥ) kaj la sonora glotalo (h). En Bg mankas la h-fonemo. Tab. 2 prezentas konsiderinde grandan variadon de la valoro ĥ/h en kelkaj lingvoj:


Tab. 2: Variado de la valoro ĥ/h en kelkaj lingvoj

fonto
lingvo
ĥ/h
Ol
Pl
1,5778
Hr
Cs
0,2761
Ol
Cs
0,2482
Ch
De
0,0579
BL
De
0,0476
We
En
0,0009
Pe
Hu
0,0006

       Oni vidas, ke interlingvaj diferencoj tre gravas kaj ke, aliflanke, subjektiveco de aŭtoroj ludas rolon relative malpli konsiderindan. Tiu ĉi fakto devus konvinki ĉiun esperantiston, ke radikalismo, celanta elimini la ĥ-fonemon el la komunuza Eo, estus senŝanca. La fonetikan malriĉigon simple ne permesus la vaste internacia konsisto de la lingvouzantoj.

5. Frekvenco de la ĥ-fonemo en specialaj vortaroj

       Pli favoraj proporcioj por la ĥ-fonemo evidentiĝas en la vorttrezoro scienca, kiu estas ĉerpata el la lingvoj greka kaj latina. Jam en PIV, redaktita de franca Wa (kiu memkomprenen apenaŭ favorus fonemon por si malfacile prononceblan), estas konstatebla jena valoro de ĥ/h: 0,0962, do valoro eĉ iom pli alta ol ĉe Za (kp. tab. 1). Mi emfazu, ke PIV ne estas speciala vortaro, sed iaspeca miksaĵo de komunuza kaj fakaj vortaroj.

       Fundamenta Geologia Terminaro abunde ĉerpas el la vorttrezoro greklatina. Do, kvankam ĝia kompilinto Du estas hungaro, oni ne miru pri alta valoro ĥ/h = 0,2592.

       Ankoraŭ pli alta valoro, nome ĥ/h = 0,3475, estas trovebla en PM. Ne "kulpas" pri ĝi subjektiveco de la tradukistoj, sed la fakto, ke la esperantigitaj loknomoj de la poŝatlaso koncernas ĉefe la landojn, kies lingvoj ne estas latinalfabetaj: Ch, Ru, Ar, Hi, Ja k.a.

       Intence mi elektis la du malsamtipajn ekzemplojn kun tre alta proporcio ĥ/h, por ke estu fakte ilustrita la supra diraĵo de Wa (v. komencon de la ĉapitro antaŭa).

       Resume: eĉ se komunuza Eo maksimume limigas aplikadon de la ĥ-fonemo, scienca leksikologio de Eo ne povus procedi analogo, ĉar tion ne permesus unue la internacia enkondukitaj terminoj de la greklatina deveno, due la granda frekvenco de la fonemo en diverslandaj loknomoj.

6. Problemoj de la homonimeco

       Neniu vivanta lingvo povas eviti homonimecon, tion malpli Eo, kies vortoj abunde deriviĝas per afiksoj, aŭ akceptiĝas kun ŝajnafiksoj. Kvankam homonimeco estas nepre ĝena fenomeno, tamen "homonimofobio" devus ne transpaŝi prudentajn limojn. Pro timo, ke ne okazu konfuzo kun kubo, kreto, dolomito, pernambuko k.a., oni ne rajtas misformi ("kripligi") la homonimajn geografiaĵojn. Eĉ al Memfido, Irlando k. m. a. minacus "plastika operacio".

       Tamen, se oni meĥanike anstataŭigas la zamenhofan ĥ per la "pli moderna" k, oni establas homonimecon tute superfluan. Por distingi inter "koro" kaj "ĥoro", "kolero" kaj "ĥolero", "koralo" kaj "ĥoralo", "krom" kaj "ĥrom-", iuj elpensis mallertaĵojn: koruso, kolerao, koralio, kromio k.a. (Nacilingvoj distingas ekz. It: còre, córo, Sp: corazón, coro.)

       Mi treege scivolus, kiameniere la "k-adeptoj" solvus la distingon ekz. inter "ĥalko-fila (-fobia)", t.e. "kupron (mal)ŝatanta", kaj "kalko-fila (-fobia)", t.e. "kalkon (mal)ŝatanta". Aŭ: "ĥinino" (kurac-alkaloido) kaj "kinino" (kreskiga planthormono). Da tiaspecaj terminparoj, ofte sam- aŭ parenc-fakaj, do nepre ne konfuzendaj, oni povus elnombri centojn.

       Ĉar mankas spaco, mi ne povas mencii ĉiun gravan greklatinan elementon, el kiu deriviĝas granda plejado da sciencaj terminoj. Mi limigos min al kelke da ekzemploj, komenciĝantaj per la ĥ-fonemo. (Parenteze mi referencos al alisenca k-radiko, ekzistanta en Eo. La mallongigo d. signifas: distingu de la radiko...)

ĥalk- (d. kalk-): -antito, -ono, -ozino, -uzo;

ĥalko- (d. kalko): -alumito, -bornito, -fanito, -fila, -gemo, -graf(i)e, -ĥloro, -kianito, -lamprito, -lito, -menito, -miklino, -morfito, -natronito, -pirito, -siderito, -stibito, -tipio, -triĥito;

ĥame- (d. kame-): -bukso, -cefala, -ciparido, -dafeo, -dereo, -leono, -melo, -nario, -orĥido, -pilio, -ropao;

ĥejl- (d. kejl-): -anto, -itido;

ĥejlo- (d. kejlo): -plastiko, -aĥino

ĥel- (d. kel-): -at(metri)o, -icur(at)o, -idomato, -idon(i)o, -idonino, -ifero;

ĥil- (d. kil-): -ario, -ismo, -o, -urio;

ĥin- (d. kin-): -aldino, -amino, -azolino, -etino, -hidrono, -idino, -in(arb)o, -ito, -izarino, -oido, -okazlino, -okaino, -olin(blu)o, -oudilimino, -enimine, -ozo;

ĥino- (d. kino): -ftalamo, -pirino, -malo;

ĥlam- (d. klam-): -ido, -idobakterio, -idesaŭro, -idesolfia, -idosporo, -idozoo;

ĥol- (d. kol-): -agogo, -angaitido, -amo, -enio, -ozotimo, -en(ul)o, sed: kol-agen(ez)o, -amino, -ektomio, -enfimo, -estondio;

ĥole- (d. kole-): -ato, -eist(ografi)o, -eistopatia, -eistotomio, -doĥo, -litiaso, -steatomo, -sterolo, sed: koleo-ptero, -ptilo, -ptoso;

ĥrom- (d. krom): -afina, -alumo, -athidrono, -atika, -atino, -atismo, -ato, -atoforo, -atofotografio, -atometro, -atozo, -aventurino, -bano, -bluo, -bruno, -cinabro, -farbo, -fero, -flavo, -fluato, -gelateno, -hidrono, -ilo, -inanco, -inko, -ito, -kartono, -magnezito, -molibdeno, -okro, -oleo, -opsio, -oranĝo, -papero, -preso, -ruĝo, -salo, -ŝtalo, -tanado, -verdo, -volframŝtalo;

ĥromo- (d. kromo): -ciklito, -fago, -foro, -fotografio, -geno, -izometrio, -kolotipio, -ksilografio, -litografio, -mero, -metrio, -plato, -proteido, -sfero, -skopo, -sono, -terapio, -tipio, -tropo, -sinkografio;

ĥron- (d. kron-): -aksio, -ika;

ĥrono- (d. krono): -genezo, -graf(i)o, -gramo, -izotermo, -lit(ologi)o, -logio, -metro, -skopo, -stiĥono;

ĥriz- (d. kriz-): -alido, -amino, -antemo, -arobino, -azino, -edo, -elefantino, -eno, -ino, -m(ari)o, -oidino, -oino, -opalo, -opo, -oriono, -otido;

ĥrizo- (d. krizo): -balano, -bato, -berilo, -bulono, -fano, -fenino, -filo, -firo, -frizo, -grafio, -ĥalko, -kolo, -lito, -melano, -mel(ed)o, -mitrido, -prazo, -splenio, -tilo, -tipio.

       La ĵus elnombritaj sciencaj vortoj celis atentigi unuavice pri eventuala koincido de k-transformitaj ĥ-terminoj kun respektivaj Eo-radikaj homonimoj. Sed ofta estas ankaŭ koincido de k-transformaĵoj kun similaj grekdevenaj elementoj, en kiuj troviĝas origina k. Mi jam menciis i.a.: ĥolagogo/kolageno, ĥolecisto/koleoptero; ekzistas miloj da tiaj. Homonimigo de divers-etimaj elementoj kiel ĥeno- kaj keno-, ĥino- kaj kino-, ĥilo- kaj kilo- estus vere ĝena: ĥimotripsino devenas de la greka χύμός (suko), kimogramo de la greka κυμα (ondo).

       Mi resumas: meĥanika transformado de la greklatina ĥ al k establas grandskalan homonimecon kaj forviŝas elvokivecon de semantikaj distingoj, vaste internacie agnoskataj.

7. Kohereco de la internacia scienca leksikologio

       Fine mi aldonu, ke arbitra limigo de la grekdevena ĥ detruas la origine koheran sistemon de la internacia scienca leksikologio, establante anstataŭ ĝi senordon - mi ne timu diri "panoptikecon" de Eo.

       Se iu serioza leksikologo, deziranta konatiĝi kun Eo, foliumus en PIV, li trovus ekz.: distiko, sed stiĥometrio. Eĉ se li neglektus la homonimecon kun la Eo-radiko stik-, li vane cerbumus, ĉu aliaj derivaĵoj de la greka elemento stiĥ- aperos (aŭ ne aperos) k-transformitaj. Simile li surpriziĝus pri: kondro, sed ĥondrostomo. Por ne plu embarasi la redakcion de PIV, mi rezignos pri pliaj ekzemploj, preferante iom eksperimenti per alia greka elemento: arĥ- (resp. arĥe-, arĥeo-, arĥi-, arĥo-).

       Ĝi estas trovebla en multaj terminoj de (paleo)zoologio: arĥ-enterono, arĥe-diktiono, -disko, -korno, -orno, -ostrako, arĥeo-cisto, -gastropodo, -konulario, -pterigo, arĥi-disko, -medo, -polipodo, -teko, arĥo-sargo, -saŭro.

       Parenca biologia scienco (paleo)botaniko disponas ekz. pri: arĥ-anĝeliko, arĥe-goni(ul)o, arĥeo-fit(ik)o, -ksilono, -lito, -morfa, -pterido, -sporio, arĥi-disco, -miceto.

       Ankaŭ geografio kaj geologio povas kontribui al la kolekto per: arĥeo-zoiko, arĥi-pelago, arĥo-lito.

       Kaj la socisciencoj? Jen: arĥ-aismo, -ivo, -onto, arĥe-tipo, arĥeo-logio, arĥi-mandrito, arĥo-logio.

       Memkomprene, arĥi-tekturo havas siajn arĥi-travojn, -voltojn k.t.p.

       Nun oni imagu idealan okazon, nome, ke la zoologoj-esperantistoj internacie organiziĝos kaj kunlabore kun Terminologia Centro de ISAE akordiĝos pri ĥ. Almenaŭ PIV donas esperon tiurilate, ĉar ĝiaj zoologiaj terminoj ne evitas la formon ĥ. Sed ĉu la botanikistoj sekvos ilian ekzemplon? Ĉu ili ne preferos k? Kaj la filozofoj, arĥeologoj, arĥitektoj k.t.p.? Kiel ili procedos? Ĉu la rezulto ne estos ĥaosa, panoptikeca? Ĉu tiam Eo meritos la nomon "planlingvo", se nacilingvoj posedos multe pli koheran sistemon de scienca leksikologio? Ĉu botanikisto pledos por orhid(ac)o kaj medicinisto por orĥidito? Ja ambaŭ terminoj devenas de la greka ορχιδυ = malgranda testiko. Aŭ ĉu mikologo esploros trikolomon, dum veterinaro triĥnozon?

       Respondo al la leksikologo, deziranta konatiĝi kun "planlingvo", dependos de la sciencistoj, jam nun aplikantaj Eon en siaj disciplinoj. Jen konvena okazo por refuti la tiom ofte ripetatan tezon: pri la ĥemia (biologia, astronomia k.t.p.) nomenklaturo rajtas decidi sole ĥemiistoj (biologoj, astronomoj k.t.p.)! Evidentiĝas, ke - pli eble - kompara leksikologio rajtas "verdikti" pri tiaspecaj problemoj...

8. Ekzotikaj terminoj: prognozo

       Prave mi "rotaciis" ĉirkaŭ la greklatinaj konsistaĵoj de la internacia scienca terminologio. Sed ĉiam pli kaj pli partoprenos la vorttrezoron de sciencisto terminoj indiĝene afrikaj, aziaj, amerikaj, aŭstraliaj, Jen kial graveco de la fonemo ĥ daŭre kreskados. En neniu Eo-vortaro mi trovis la k-transformaĵon de la vorto mariĥuano (En: marijuana, Fr: marijuana, Sp: marihuana...).

       Oni povas prognozi, ke venonta evoluado de Eo seniĝos de la nuntempa k-modo. Tio ne estas "dezira penso", sed postulo de la scienca terminologio. Espereble ankaŭ Akademio de Esperanto baldaŭ entreprenos seriozan esploron de la perspektiva rolo, kiun ludas la fonemo ĥ.

9. Listo de la lingvosimboloj

Akorde kun la decido de la komitato ISO/TC 37 (SCIENCA REVUO, 1965, 26-27) mi aplikis jenajn simbolojn:

Ar araba
Bg bulgara
Ch ĉina
Cs ĉeĥa
De germana
Eo Esperanto
Fr franca
Gr greka
Hi hindia
Hu hungara
It itala
Ja japana
La latina
No norvega
Pl pola
Ro rumana
Ru rusa
Sh serbokroata
Sk slovaka
Sn slovena
Sp hispana

10. Referencoj

Av O. Avsec (1955): Esperantsko-slovenski slovar. 199 p. Ljubljana.
BL G. Birkeland - I. Lillesund (1941): Deutsch-Norwegisch. 176 p. Oslo.
Bo E. Bokarev (1974): Esperanta-rusa vortaro. 488 p. Moskvo.
Ch P. Christaller (1923): Detsch-Esperanto Wörterbuch. 660 p. Berlin.
Du E. Dudich (1974): Fundamenta Geologia Terminaro. II. Esperanta-ĉeĥa-hungara parto. 27 p. Budapeŝto (multobligita tajpaĵo).
Er Ergoto (1972): Laŭtema vortaro (Eo, En, Fr, Sp). 234 p. Bonaero.
Fi J. Filip - K. Filip (1947): Velký slovník esperantsko-český. 446 p. Přerov.
Gj M. Gjivoje (1966): Rječnik hrvatskosrpsko esperantski. 369 p. Zagreb.
Hr R. Hromada (1964): Esperantsko-český a česko-esperantský kapesní slovník. 349 + 37 p. Praha.
Mi T. Michalski (1959): Słownik esperancko-polski. 268 p. Warszawa.
Ol K. Oliva (1959): Polsko-český a česko-polský kapesní slovník. 780 p. Praha.
Pe A. Pechan (1964): Eszperantó-Magyar szótár. 464 p. Budapest.
Magyar-Eszperantó szótár. 543 p. Budapest.
PM POŜATLASO DE LA MONDO (1971): Trad. J. Kavka - T. Pumpr. Praha.
Se Š. Seemann (1970): Esperantsko-slovenský a slovensko-esperantský slovník. 834 p. Bratislava.
Ti Z. Tišljar (1973): Priručni rječnik Esperanto-hrvatski. 65 p. Zagreb.
Wa G. Waringhien (1970): PLENA ILUSTRITA VORTARO DE ESPERANTO. 1299 p. Paris. (PIV).
We J. Wells (1969): Esperanto and English Dictionary. 419 p. London.
(1978): Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. 76 p. Rotterdam.
Wh R. White (1972): Towards the construction of a Lingua Humana. - Current Anthropology 13, 113-123.
Za L. Zamenhof (1906): Universala Vortaro de la Lingvo Internacia Esperanto. 96 p. Paris.
Prago 16.2.1980 RNDr. Josef Kavka, CSc