Josef
Kavka
Pledo
por ĥolesterolo
Tuj dekomence mi klarigu, ke mi ne intencas persvadi vin al
pliigado de la supre nomita sterolo en via korpo. Sole mi volas
lingve plibonigi la neoficialan PIV-an terminon "kolesterolo”,
kiu estas evidente misformita.
En
medicino kaj organika ĥemio aperis svarmo da terminoj derivitaj
el la helena ĥole = galo: ĥolata acido, ĥolato, ĥolangoitido,
ĥol(e)agogo, ĥoleata acido, ĥoleato, ĥolecistektomio, ĥolecistitido,
ĥolecisto, ĥolecistotomio, ĥolekdoko, ĥolekdokostomio, ĥoledokotomio,
ĥole(e)mio, ĥolekalciferolo, ĥolekinetiko, ĥolelitiazo, ĥoleretiko,
ĥolero, ĥolesteatomo, ĥolestera fazo, ĥolesterino, ĥolesterolo,
ĥolestiramino, ĥolino (= trimetil-oksietil-amonium-hidroksido),
ĥolurio.
Aliflanke
ekzistas terminoj derivitaj el la helena kolla = gluaĵo:
kolageno, kolagenozo, kolaĝo, kolargolo, kolodio, kolofono,
koloido, kolostro k.a.
La
kreinto de Esperanto zorge distingis inter ambaŭ koncernaj etimoj:
bonvolu atenti la du substrekitajn fundamentaĵojn:
ĥolero kaj kolofono.
Unuokaze
li rifuĝis al K anstataŭ Ĥ, kvankam la etimologio referencas
al ĥole: kolero. Facile oni komprenas, kial: ja necesas
distingi inter la du malsamaj nocioj sametipaj: ĥolero kaj kolero.
Sed tiu ĉi escepto nur konfirmas la regulon: Esperanto
respektu la fontlingvan, ĉi-okaze helenan fonemon Ĥ.
Valideco de la regulo evidentiĝas ekz. el la fundamentaj vortoj:
ĥameleono, ĥaoso, ĥimero, ĥoro k.a.
Sincere
dirite, malfacile mi komprenas la sintenon de tiuj esperantistoj,
kiuj - spite al zamenhofa ekzemplo - deziras elimini la fonemon
Ĥ el la leksiko de Esperanto, kies fonetika sistemo estas simplega
kompare kun la lingvoj angla, ĉina, germana, franca k.a. Ĉu
temas pri malemo ellerni la fonemaron de la zamenhofa lingvo?
Se jes, la pigreco estos pagata per tute superfluaj konfuzoj
(ĥalko- kaj kalko-, ĥinino kaj kinino k.t.p.).
Etnolingvoj
bone distingas inter a ĥole-vortoj kaj la kolla-vortoj almenaŭ
grafike (ekz. la angla lingvo: cholamine kaj collagen), aŭ eĉ
prononce (ekz. la germana lingvo: Cholamin, Kollagen). Esperanto
kapablas distingi ambaŭmaniere: ĥolamino, kolageno, se ĝi rezignos
pri la kontraŭfundamenta K-modo: "kolesterolo”.
Fontoj
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970). - Sennacieca Asocio
Tutmonda, Paris.
Kavka, J. (1980): La fonemo Ĥ kaj ties transformoj en la internacia
scienca leksikologio. - Kolekto de la seminariaj referaĵoj:
Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko, 93-100. Ústí nad
Labem.
Kavka, J. (1981): Onomastiko en fakterminoj konsidere ilian
esperantigon. - Kolekto de la referaĵoj de konferenco Apliko
de Esperanto en scienco kaj teĥniko, 1, 6-14. Žilina.
Kavka, J. (1994): Ĥ en mineralnomoj. - Geologio Internacia,
vol. 9. Ĉikago.
Prago 2.10.1994 RNDr.
Josef Kavka, CSc Lužná 7 160 00 Praha 6 - Vokovice
|